Dankon pro tradukado de OSM

Dankon pro tradukado de OSM

Saluton Kastanoto! Mi maljam nun rimarkis vian tradukegadon pri OSM kaj mi gapas pro tio. Vi plibeligis mian tagon! Mi ĝojos finfine plene uzadi OSM en Esperanto! Dankon pro via laborego!

KuboF (talk)20:21, 2 November 2016

Nedankinde! Inter aliaj OSM-projektoj, mi tradukis (kaj 'prizorgas') Androidan aplikaĵon 'OsmAnd' kaj retejon 'Waymarked Trails'. En la venonta jaro mi planas traduki la redaktilon 'iD'. Krom tio, endas tradukon la redaktilo JOSM (mi eĉ ne povas uzi ĝin ankoraŭ!), artikoloj en vikio kaj kelkaj aliaj malpliĉefaj projektoj (ekz. OpenRailwayMap) - sed tio estas super mia povo. Mi provis uzi la plej simplajn kaj fundamentajn vortojn en miaj tradukoj, sciigu min (aŭ korektu mem) se io estas malkomprenebla aŭ malkorekta.

Kastanoto (talk)23:24, 3 November 2016

Mi persone estas sufiĉe okupiĝanta pri gvidado de organizoj kaj helpado al enhavo de vikiaj projektoj. Kaj kiam mi tradukas, kutime temas pri MediaWiki aŭ iu programo, kiun mi uzas en komputilo, do por aliaj programoj ne restas multa tempo. Sed se mi vidos iun maltaŭgan tradukon, mi ja korektos ĝin ;-)

KuboF (talk)17:28, 8 December 2016