Pri <nowiki>{{GENDER:|…}</nowiki>

Ĉu vi scias ke tiuj alternativoj aperas nur se la uzanto petas tion per la personaj agadoj? Eble ni povus demandi aldonon por pli da opcioj, do oni povas elekti inter vir-, -in-, iĉ kaj li, ŝi, ĝi, ri ktp. Mi kredas ke uzanto estas bona defaŭlta elekto, sed se oni preferas alie, tiam estas pli bona lasi al ili la opcion. Kion opinias vi?

Psychoslave (talk)11:49, 12 September 2016

Mi scias, ke tiuj alternativoj aperas por homoj, kiuj petas tion. Sed ne nur gravas iliaj preferoj, ankaŭ la kompreno de aliaj uzantoj gravas. Mi mem povas kompreni la vortojn uzantiĉo, ri, ŝli, gi, ti, hi, sed ni ne povas atendi, ke ĉiuj vikipediistoj komprenas tiujn neologismojn.

Mi dubas ĉu la programistoj aldonus pli da opcioj speciale por ni esperantistoj, certe kiam ekzistas tiom multe da kombinaĵoj (8 pronomoj × 4 vortoj por uzantoj = 32 opcioj!).

Mi restas ĉe mia opinio, ke nur uzi la vorton uzanto kaj eviti pronomojn entute estas la plej neŭtrala maniero, kiu certe plaĉas al ĉiuj lingve tradiciaj uzantoj kaj ĉiuj lingve reformeme uzantoj.

Robin van der Vliet (talk) (contributions)22:14, 14 September 2016

Tiu povas estas ebligita per elektado, do oni defaŭlte havas la -ant- formo, sed povas – se li volonte elektas tion – havi la aliajn formojn, laŭ lia prefero. Estas pli neŭtrala lasi al finuzantoj la eblon je elekti kion ili preferas, laŭ mi.

Psychoslave (talk)16:29, 19 December 2016