Pri <nowiki>{{GENDER:|…}</nowiki>

Pri <nowiki>{{GENDER:|…}</nowiki>

Kion ĉu ni plenigas la {{GENDER:|…} parametrojn? Eble {{GENDER:|virnomo|nomino|neŭtrnomo}? Ni povus eĉ demandi kvaran parametron por la -iĉ- de riistoj. Do ni ekzemple havus {{GENDER:$1|viruzulo|uzulino|uzulo|uzuliĉo}. Notu ke tie ĉi mi uzis -ul-, preferinde ol -ant-. Mi kredas ke kongruas la uzadon, kiu diras ke uzantaro enhavas robotojn, kaj uzularo malhavas ilin. Kion opinias vi? --Psychoslave (talk) 16:20, 24 April 2016 (UTC)

Psychoslave (talk)16:20, 24 April 2016

Miaopinie, la anglalingva teksto malĝuste uzas la GENDER-funkcion ĉi tie, ĉar "user groups" estas "compound phrase": plimalpli kunafiksita vorto, ne du apartaj vortoj. Temas pri "grupoj da uzuloj", ne "grupoj de la uzul(in/iĉ)o"...

Do, mi tradukus MediaWiki:Saveusergroups/en -> MediaWiki:Saveusergroups/eo je "Save user groups" -> "Konservi uzulogrupojn" aŭ "Konservi uzantogrupojn".

Efektive, orignale jen precize "Konservi uzantogrupojn". Mi ne certas, kial oni ŝanĝis tion en 2008?

brion (talk)19:04, 24 April 2016

Pli generale, mi ne emas enmeti seksismajn afiksojn je ĉiu vorto kiu pritemas homon... Se ne strangas diri "uzulo" ĉu vira ĉu ina, mi simple skribus "uzulo" ĉie sen la afiksoj. Laŭ mi tio tute ne strangas, sed mi ja estas anglalingva usonano. :) Paralantoj de aliaj eŭropajn lingvojn eble preferus la afiksojn pro la sameco je la nasklingvo; mi ne scias.

Kaj ankoraŭ ni havas la problemon de "li" ka "ŝi"... ĉu iom "ŝli"-eca populariĝis, aŭ ĉu ni ankoraŭ uzi GENDER-funckion almenaŭ por la pronomojn? :D

brion (talk)19:12, 24 April 2016

Mia estas francparolanto denaska, kvankam mi egale pliŝatas la senseksitajn markojn kie ĝi ne estas utila. Sed la debato ne estas miaj preferoj, sed kiel plenumi la parametrojn kiu eblas uzantoj elekti laŭ iliaj propraj opinioj. :)

Ni ja povus uzi la GENDER-funkcion por pronomoj, certe, kial ne? Mi ne konis la "ŝli" pronomon, ĉu ĝi estas por tiuj kiuj estas ambaŭ vira/iĉa kaj ina? Tiu elvokas "kaŭ" al mi, kiu kunmiksas "kaj" kaj "aŭ".

Psychoslave (talk)19:41, 25 April 2016
 
 

Mi ŝanĝis ĉiujn tiajn frazojn hieraŭ, mi ne vidis, ke ekzistas iu diskuto pri ĝi.

Mi proponas uzi senseksajn formojn ĉie {{GENDER:$1|uzanto}}. Tio estas tute laŭgramatika[1] kaj laŭ mi eĉ preferinda. Fari tion ankaŭ evitas uzadon de la sufikso -iĉ-, kio bonas ĉar ne ĉiuj konas aŭ eĉ ŝatas tiun proponon kaj ni facile povas eviti ĝin. La vorto "viruzanto" pensigas min pri homoj, kiuj uzas virojn kaj ne pri virseksaj uzantoj, do tiu vorto certe ankaŭ evitindas ĉi tie laŭ mi. Ni ankaŭ ne povas uzi ĝin ĉie[2][3][4][5], uzi ĝin en kelkaj lokoj kaj ne en la aliaj lokoj estus ankaŭ kontraŭ kohereco.

Ĉi tiu magia vorto (magic word) "GENDER" estis kreita por lingvoj, kiuj havas gramatikan sekson, do lingvoj sen neŭtra vorto. Feliĉe ĉiuj vortoj (krom kelkaj familiaj vortoj) estas seksneŭtraj vortoj.

Pri la pronomoj. Ekzistas nur 2 frazoj, kiuj ebligas nin uzi seksajn pronomojn. Mi proponas, ke ni ne uzas la kontraŭfundamentajn pronomojn ri, ŝli, gi kaj hi en la traduko. Eble ili estas bonaj proponoj, sed nuntempe ne ĉiuj konas aŭ eĉ ŝatas tiajn proponojn. Nuntempe la du frazoj uzas {{GENDER:$1|li|ŝi|ĝi}}, kio estas "gramatike tute prava" laŭ Zamenhof, sed nur ne tiom kutima. Alie ni ankaŭ reskribi tiujn 2 frazojn por eviti la pronomon entute.

Ĉu vi scias ke tiuj alternativoj aperas nur se la uzanto petas tion per la personaj agadoj? Eble ni povus demandi aldonon por pli da opcioj, do oni povas elekti inter vir-, -in-, iĉ kaj li, ŝi, ĝi, ri ktp. Mi kredas ke uzanto estas bona defaŭlta elekto, sed se oni preferas alie, tiam estas pli bona lasi al ili la opcion. Kion opinias vi?

Psychoslave (talk)11:49, 12 September 2016

Mi scias, ke tiuj alternativoj aperas por homoj, kiuj petas tion. Sed ne nur gravas iliaj preferoj, ankaŭ la kompreno de aliaj uzantoj gravas. Mi mem povas kompreni la vortojn uzantiĉo, ri, ŝli, gi, ti, hi, sed ni ne povas atendi, ke ĉiuj vikipediistoj komprenas tiujn neologismojn.

Mi dubas ĉu la programistoj aldonus pli da opcioj speciale por ni esperantistoj, certe kiam ekzistas tiom multe da kombinaĵoj (8 pronomoj × 4 vortoj por uzantoj = 32 opcioj!).

Mi restas ĉe mia opinio, ke nur uzi la vorton uzanto kaj eviti pronomojn entute estas la plej neŭtrala maniero, kiu certe plaĉas al ĉiuj lingve tradiciaj uzantoj kaj ĉiuj lingve reformeme uzantoj.

Robin van der Vliet (talk) (contributions)22:14, 14 September 2016

Tiu povas estas ebligita per elektado, do oni defaŭlte havas la -ant- formo, sed povas – se li volonte elektas tion – havi la aliajn formojn, laŭ lia prefero. Estas pli neŭtrala lasi al finuzantoj la eblon je elekti kion ili preferas, laŭ mi.

Psychoslave (talk)16:29, 19 December 2016