Uzi la volitivon aŭ la infinitivon?

Influe de sia denaska lingvo diversaj homoj kutimas traduki alimaniere. Ekz. slovakoj tradukus per infinitivo, francoj (laŭ mia memoro) per imperativo. Laŭ mia percepto en MediaWiki estas pli kutime uzata infinitivo (krom frazoj, kie speciale sencas uzi imperativon).

KuboF (talk)17:43, 8 December 2016

Ankaŭ francoj plefofte uzas infinitivon en tiuj kazoj. :)

Psychoslave (talk)16:24, 19 December 2016

Estas multo tradukenda kaj korektenda, sed ĉar iu ŝanĝis miajn tradukojn kun u-modo al frazoj kun infinitivo, mi decidis simple ne plu kontribui. Diskuti pri la afero estas perdo de tempo kaj energio.

Surfo (talk)11:47, 14 January 2019