Tradukoj korektitaj de vi

Tradukoj korektitaj de vi

Saluton Mirin,

Mi ĵus rimarkis ke vi amase ŝanĝis tradukojn el la angla. Ekzemple:

"Do some statements several times."

vi tradukis kiel:

"Plenumas kelkajn ordonojn plurfoje".

Mi estus ŝatinta kontakton antaŭ ol tiel amasa ŝanĝado, sed tio ne tiel gravas, kio ja gravas estas la fakto ke la supra traduko estas laŭ mi maltrafa pro la jenaj kialoj:

  • la originala versio ne estas "does some ..." sed "do some ..." do ĝi ne povus esti komprenita kiel ago farata de io, kiel en via traduko. Ĉu estas -i formo (kiel en la germana, franca, eŭska, hispana), ĉu -u formo kiel en la portugala. Sed neniel -as formo.
  • sensubjektaj verboj estas nur kelkaj. Oni devus gramatike (eĉ se familiare oni kelkfoje ilin forlasas) aldoni la subjekton. Ne ĉiuj estas ĉiutagaj parolantoj de la lingvo kaj sensubjektaj verboj aspektas vere strange. En tiu kunteksto oni povas subkompreni la subjekton, sed kial modifi tiom da tekstoj por gramatike erarigi ilin?

Mi pretas malfari tiujn lastajn modifojn, sed mi ŝatus unue scii vian opinion. Mi invitas vin kontroli la tradukojn de aliaj projektoj, ekzemple Firefox aŭ LibreOffice kaj testi la helpajn tekstojn en tiuj programoj. Vi ĉefe vidos -i formojn, kaj ili estas tradukitaj de malsamaj grupoj.

Etrapani (talk)18:11, 14 May 2019

Saluton Etrapani,

Dankon! Mi ne havas tre fortan opinion pri tio, nur ke la helpo-tekstoj kongruu inter si. Mi tion nur faris, ĉar la jam ekzistintaj tradukoj (faritaj de mi kaj aliuloj) ŝajne malkongruis: iuj estis de la pasivo formo "Valoro x estos (estas?) liverita…", iuj de la formo "Liveri valoron x…", iuj de la formo "Liveras valoron x…". Mi nur elektis unu el tiuj formoj, kaj provis kongruigi la helpo-tekstojn.

Se vi volas amase ŝanĝi la helpo-tekstojn (de la anglalingva formo "Returns x if…" ktp.), bonvolu tion fari.

Denove, dankon!

Mirin (talk)18:19, 14 May 2019

Dankon al vi. Mi komprenas kion vi celis. Mi klopodos do reŝanĝi ilin kaj vidi ĉu restas iu, kiu ne kongruas.

Etrapani (talk)13:49, 20 May 2019