subpremi / forigi

subpremi / forigi

Kara ! Bonvolu atenti ke subpremi estas falsa amiko (de la angla "suppress" kaj de la franca "supprimer") kiun ni Esperantigu al "forigi". 'subpremi' signifas "premi sub sia povo, cedigi, obeigi per morala premo" kaj en biologio "malpliigi aŭ neniigi la efikon de alia geno pere de proteino"

Arno Lagrange d07:43, 23 April 2010

Mi ne scias kial mi ekuzis "subpremi". Mi ŝanĝos la misvortaĵojn. Kore dankas vin.

Yekrats10:42, 23 April 2010